Izotropa prema modulo

Izotropa kunpremo

La izotropa prema modulo K de substanco priskribas ĝian reziston al izotropa kunpremo. Ĝi estas difinita kiel rilatumo de pligrandiĝo de la premo al relativa malpligrandiĝo de la volumeno:

kie P estas la premo;

V estas volumeno;
∂P/∂V estas la parta derivaĵo de premo kun respekto al volumeno.

Ĝia baza SIa unuo estas paskalo.

Kiel ekzemplo, supozu ke fera specimeno kun izotropa prema modulo 160 GPa malpligrandiĝis en volumeno per 0,5%. Ĉi tio postulas pligrandiĝon de la premo je 0,05×160 GPa = 8 GPa.

La inverso de la izotropa prema modulo estas kunpremebleco (ankaŭ ofte skribata ).

La aliaj moduloj kiuj priskribas la meĥanikan reagon de materialo kiel rezultantan tension pro streĉo estas la modulo de Young kaj tonda modulo. Ili estas interligitaj kiel

kie E estas modulo de Young;

ν estas rilatumo de Poisson;
G estas tonda modulo.

Por fluaĵo, nur la izotropa prema modulo estas signifa. Por neizotropa solido kiel lignopapero, ĉi tiuj tri moduloj ne enhavas sufiĉan informon por priskribi ĝian konduton, kaj oni devas uzi la plenan ĝeneraligitan leĝon de Hooke.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search